éditeur
Editeur de livres
             publier un livre, éditer un livre, éditions en ligne, éditeur en ligne, se faire publier, se faire éditer, comment éditer - publier son livre
Librairie
Fiche Livre
La prodiga povo de la Mond-Civitanoj
Ajouter ce livre à mes favoris
 
Olivier d'Argenlieu
 
Présentation
De ĉiam, la homo trafiĝas de stranga miopeco : liaj okuloj fiksiĝas sur la nuno. Li malofte kapablas sufiĉe altiĝi por lucide aprezi la evoluon de la ĉirkaŭa mondo. Kaj tamen ! . . . Sufiĉas serene observi la historion de la homaro ab ties origino ĝis niaj tagoj, por konvinkiĝi, ke restas al li nur transirenda sed decidiga paŝo por esveni al matureco : agnoski la Mondan Civitanecon. Sojle de la tria jarmilo, la transirota paŝo multe pli facilas ol unuarigarde ŝajnas. La venonta generacio tuj esfaros ĝin. La aŭtoro estas ordinara civitano. Infano li travivis la peripetiojn de la Dua Mond-Milito. Adoleskanto li entuziasmiĝis por la ekonomia disvolviĝo de la okcidenta mondo. Vokita partopreni en unu el la lastaj konfliktoj de la kolonia erao, li meditis ties instruojn. Inĝeniero, trejnita en la dinamiko de la entreprenado, li aktivis kom sindikatisto kaj kom politika responsulo. Li akiris la sperton de entreprenestro kaj de loka elektito, sed li hodiaŭ depostulas nur la privilegion de la aĝo. Tiun, kiu laŭdire donas suplementon da prudento al kiuj esfinis sian vojiron. La leganto prijuĝos.
Extrait du livre
En atesto publikita en 2006, mi elvokis la ekkonsciiĝon de la junaj Francaj civitanoj, kiuj estis vokitaj enarmeiĝi en Alĝerion fine de la 50 aj jaroj dum unu el la lastaj konfliktoj hereditaj de la kolonia erao. Ili troviĝis konfrontitaj al armita ribelo kaj al landanaro ja singarda, se no, malamika, kaj ili provis kompreni. Impregnitaj de la okcidenta kulturo kaj de la valoroj de la Franca Respubliko, ili malkovris, ke tutaj landanaroj, ĝis tiam respektemaj al la establita potenco, pretendis pro alia kulturo, pro religio al ili fremda, kaj pro asertita volo pri sendependeco. Kien do la mondo ? Sendube, ĉefine, al la agnosko de la mond-civitaneco kaj al starigo de supernaciaj politikaj institucioj, la solaj kapablaj garantii la konservon de la paco en la mondo kaj harmonian disvolviĝon ekonomian kaj socian de ĉiuj nacioj. Tio ĝuste estis la projekto de la “Mond-Civitanoj”, kiu meritis, ke oni aktive mobilizu sin por ĝin sukcesigi. Kelkaj, inter la legintoj de tiu atesto, tre pozitive reagis en tiu perspektivo kaj sincere ĝojiĝis pro ĝi. Aliaj, kontraŭe, tre negative reagis kontraŭ ĝi, bedaŭrante, ke tia utopio povu esti elvokita de prudenta homo, ĉe la tagiĝo de la XXIa jarcento. Iom pli poste, traveturante la insulon Mondoro en Filipinoj, sur vojo pli-malpli dissulkita pro torentaj inundoj, mi denove ekkomprenis ĝis kia punkto la homoj estas la samaj sur la tuta planedo, preter la diverseco de siaj kulturoj, de siaj kredoj, de siaj tradicioj, kaj de siaj vivniveloj. Ĉe la horo en kiu la mondanigo de la ekonomio estas neinversigebla fakto, kun ties pozitivaj efikoj kaj ties malicaj efikoj, kaj dum sangantaj alfrontiĝoj senĉese daŭradas en multaj punktoj de la globo, kuntrenante la sciatajn dramajn suferojn por la enlandanaro, ĉu estas penseble, ke la evoluo de la strukturoj kaj de la politika organizo de la homaro estu blokitaj per la netuŝebla principo de la absoluta suvereneco de la ŝtatoj ? Ja Paul Valéry, mi kredas, estas aŭtoro de la tre bela penso orlitere enskribita en la frontispico de la Muzeo de la Homo, ĉe placo de Tocadéro en Paris : “Raraj kozoj aŭ belaj kozoj, tie ĉi science kolektitaj, instruas la homon rigardi, kvazaŭ neniam ankoraŭ viditaj, ĉiaj kozoj, kiuj estas en la mondo”. Samamaniere, se no, samelegante, mi invitas la leganton de ĉi libro rigardi, kvazaŭ eble neniam ankoraŭ vidita, la nerezisteblan iradon de la homaro, ab sia origino ĝis niaj tagoj. Frapanta vero tiam trudiĝos al li : jarmilo post jarmilo, jarcento post jarcento, proveto post proveto, la vivo de la homoj progresive organiziĝis sine de komunaĵoj pli kaj pli vastaj, kaj iom post iom la potenco estis atribuita per apliko de la principoj de demokratio. Ĉe la tagiĝo de la tria jarmilo, riĉa je la scienca kaj teĥnologia impeto, pri kiu ĝi profitas, la homaro sendube atingis la punkton de ne retroiro, trans kiu ĝi senmanke baldaŭ realigos sian unuecon.
Les avis des lecteurs
Donnez votre avis

éditeur, publier un livre, éditer un livre, éditions en ligne, éditeur en ligne, se faire publier, se faire éditer, publier son livre